====== Epigrafo ====== ^Teksto kaj muziko|[[Mihxail Povorin]]| ===== Teksto ===== En mia brusto logxas pace gxoj' gxis nun Kaj bonhumor' – animdekor'. Dum sun' kaj pluv', dum primavero kaj auxtun' Mi gaje fajfas, tia estas mia kor'. Pri io, eble, estas blanka mi kornik', Sed dubojn for, la nazon sor! Ne gravas, kreski rajtas rozo kaj urtik'. Nu, kion fari, tia estas mia kor'. Kaj se vizitas min sopiro-maltrankvil', Ne longas rest' de tiu gast': Mi gxin forsendas kun gxentil', Ne estas mi por gxi azil', Gxi regu nur en la anim' de splena kast'. Mi ne envias, ne koleras pri amik', Rankorstupor' – ne mia mor', Kaj cxiam pretas cxarma kanto por publik', Cxar tia estas, evidente, mia kor'. Bonvenon, cxiu, cxiu, se vi sentas, ke Kantad' por vi – animbezon'! Rapidu, vin atendas tre Kaj "Ju-pi-ja", kaj "Ne, ne, ne", Kaj "Dona-don", ne gravas loko kaj sezon'! Do, dauxru plu tra l' vivo mia gaja kur' Kaj sonu kant' sen pigra lac'. Mi tion faras kun plezur, Benita estu la natur' Pro gxia grac' kaj malavara vivdonac'! Bac! ===== MIDI-dosiero ===== {{:epigrafo.mid|}} {{tag>kanto litero_e barda esperanto}}