====== Ergo bibamus ====== ^Auxtoro|Goethe (1810)| ^E-teksto|laŭ [[wpeo>Ferdinand Pfeil]] k.a.| ^Origina titolo|Hier sind wir versammelt| ===== Teksto ===== {{ youtube>xrnIpbtKUsc}} Por gaja kunveno jen tauxga salut': Amikoj vi, ergo bibamus! Eksonas la glasoj, silentas disput', Memoru vi: //Ergo bibamus!// De longe jam estas konata la vort', Gxi bone konvenas en iu ajn sort', Solene resonas potenca je fort' /: La ehxo de: //Ergo bibamus!// :/ Min sorto forvokas kun eta valiz', Kunuloj vi: //Ergo bibamus!// Amikojn mi lasas kun jena deviz': Korfratoj vi, //ergo bibamus!// Ne sxparu avare cxe glasa ekson’, Gajega junulo ne restas sen mon', Lin prunte regalas amiko per don', :/ Korfratoj vi: //Ergo bibamus!// :/ Elektu devizon por nia kunven'! Proponas mi: //Ergo bibamus!// Gxi estas escepta, aparta festen', Do cxiam denove: //Bibamus!// Forigxis de l' zorgoj nebula vual', La gxojo eniras kaj regas en hal', Denove rondiras la plena pokal', Tintante ni kantas: //Bibamus!// {{tag>kanto litero_e germana filmo}}