====== Esperanta danckanto ====== ===== Teksto ===== Mi ne plu lernas la italan Nek francan, anglan lingvojn, fi! Jen for la danan kaj hispanan La rusan ankaux ne malpli. De Narvik gxis Otranto regas ja Esperanto. Do kia peno restas? Alia, alia cxio estas. Mi volas tra la mondo iri Mi ne bezonas plu akiri La gramatikajn librojn, ba! De Peking gxis Brabanto regas ja Esperanto. Do kia peno restas? Alia, alia cxio estas. Se min renkontas en Indio Bruneta juna belulin' Mi diras: cxu min amas vi? Min tuj komprenas la knabin.' Sub palmoj promenante ni amas esperante; Nenia peno restas, kiel dolcxe, kiel dolcxe ho estas! {{tag>kanto litero_e esperanto}}