====== Esperanta trinkkanto ====== ^Muziko|Laux germana melodio: "Ça, ça geschmauset"| ^Esperanta teksto|[[wpeo>Fr. SWAGERS]]| ===== Teksto ===== Por l' Esperanto se vi klopodas kiel ni, kaj pace varbas cxiun por gxi. //Rekantajxo:// >Jen mia mano, Samideano, gxoju ni, trinku ni, je via sano! Se l' antauxjugxon malhelan de la nuna hor', per verda stelo pelas vi for. //Rekantajxo// En l' estonteco, se fine venkos nia pen', ho, nin kunigos granda festen'. //Rekantajxo// Ni estas kerno de granda l' Esperantistuj'; aligxu cxiuj, venu do tuj! //Rekantajxo// {{tag>kanto litero_e esperanto}}