====== Esperantista paro ====== ^Muziko|Laux germana melodio: Mädele vuck ruck…| ^Esperanta teksto|[[wpeo>Fr. SWAGERS]]| ===== Teksto ===== /: Kor' mia, tuj, tuj, tuj, o venu cxe l' amanton, auxskultu gaje mian aman kanton. :/ Vi el la cxiel' flugis for, angxel', por min revivigi, kaj min felicxigi. Kor' mia, tuj, tuj, tuj, o venu cxe l' amanton, auxskultu gaje mian aman kanton. /: Kor' mia, vi, vi, vi, per forto de l' okulo, por cxiam igis min malliberulo. :/ Vi ja gardas min, en la kor', knabin', tie dolcxe estas, mi volonte restas. Kor' mia, vi, vi, vi, per forto de l' okulo, por cxiam igis min malliberulo. /: Kor' mia, vi kaj mi, je la proksima jaro por cxiam igxos geedzigxa paro. :/ Tiam per labor' povos, mia kor', ni acxeti panon, eble dolcxinfanon. Kor' mia, vi kaj mi, je la proksima jaro por cxiam igxos geedzigxa paro. {{tag>kanto litero_e esperanto}}