====== Esperanto-tragedio ====== ^Muziko|[[Freddie Mercury]]| ^Esperanta teksto|[[Rocxjo|Rogier Huurman]] kaj [[Gunnar Fischer]]| ^Esperanta plenumo|[[La Vipoj]]| ^Tipo|nova teksto| ^Originala plenumo|Queen (Bohemian Rhapsody)| La ideo venis dum vizito de trinkejo en Berlino post la 4a Junulara E-Semajno (JES). La grupo finverkis kaj unue prezentis la kanton dum la Internacia Junulara Festivalo (IJF) dum pasko 2013 kaj la sekvan fojon dum la Somera Esperanto-Studado (SES) en julio 2013. ===== Teksto ===== Jen Esperanto, Mi ĵus ekstudis ĝin, Nur komencanto kaj nun ĉio konfuzas min. Iro al klub’ nur avoj en grup’ krom mi Kiel vi fartas? Kiam eklernis vi? (li) estas freŝa ul', freŝa ĝoj’ nova hom', nova voj’ Ĉu estas en la mondo juna parolanto por mi, por mi Panjo, pardonu min, nun mi venas kun konfes’ ke mi iros al kongres’ Panjo, ĝi ne estas sekt’ ĝi nur okupas ĉiun tempon ajn Panjo, uuu, mi bedaŭras pro dolor' sed baldaŭ iros for la karavano per la trajn’, per la trajn’, al (tre) ekzotikaj landoj FESTO(([[https://eo.wikipedia.org/wiki/FESTO|FESTO]] = esperanto-muzikfestivalo en Francujo)), unua foj’, la Bambo ravis min ĝis la nokto, noktofin’ Novan amikaron ekhavis mi sed nun mi devas ĝisi ilin jam Panjo, uuu, min turmentas PRS((PRS = [[https://esperanto.stackexchange.com/questions/1120/kio-estas-postkongresa-postrenkonti%C4%9Da-sindromo|Post-renkontiĝa sindromo]])) (ie en la mondo) mi ne revolas al normala vivo Iu petis min: ĉu vi volas helpi nin? Kial ne, kial ne, mi vin helpos volonte parto de teamo helpu kaj reklamu nin Volontulo, volontulo, volontulo, volontulo, Volontulo en C.O.((C.O. = [[https://eo.wikipedia.org/wiki/Centra_Oficejo_de_UEA|Centra Oficejo]] de UEA (UEA = [[https://eo.wikipedia.org/wiki/Universala_Esperanto-Asocio|Universala Esperanto-Asocio]]) )) kaj IJKooo((IJK = [[https://eo.wikipedia.org/wiki/Internacia_Junulara_Kongreso|Internacia Junulara Kongreso]])) En Roterdamo helpas mi al TEJO((TEJO = [[https://eo.wikipedia.org/wiki/Tutmonda_Esperantista_Junulara_Organizo|Tutmonda Esperantista Junulara Organizo]])) En Roterdamo en eta ĉambro inter la ŝrankoj kaj preskaŭ sen pag' IJK kaj UK((UK = [[https://eo.wikipedia.org/wiki/Universala_Kongreso_de_Esperanto|Universala Kongreso (de Esperanto)]])) ĉie helpas mi Sufiĉas – ne! ni volas pli de vi lasu min Sufiĉas ni volas pli de vi lasu min Sufiĉas ni volas pli de vi lasu min Volas pli de vi lasu min ĉiam pli de vi lasu min pli de viiii Ne, ne, ne, ne, ne, ne, ne Ho estraranoj, estraranoj estraranoj lasu min Kabei nun estus vere inda paŝ' por mi – por mi – por mi La juneco ne ĉesas post trideka jar' Vi bezonas la sperton de mi, stultular' Ho, TEJO Ne elĵetu min, TEJO Sen mia sci' Vi ne sukcesos sen mi (Ho jes, ho jes.) Hejme en la klubo mia histori' Servas kiel lulo al la nova ulo ĉe ni (ie en la mondo) ====== Jen Esperanto ====== Por la muzikalo [[june_kaj_kune]] la teksto estis plejparte reverkita de Roĉjo por prezenti ĉiujn rolulojn komence de la muzikalo. {{youtube>cVa_PsGqwWU?medium}} //Jen Esperanto prezentita dum IJK 2022// ===== Teksto ===== T: Jen esperanto, Mi ĵus eklernis ĝin, Nur komencanto Kaj nun ĉio konfuzas min. Mi iris al klub’ Nur avoj en grup’ krom mi O: Kiel vi fartas? Kiam eklernis vi? Li estas freŝa ul', freŝa ĝoj’ Nova hom', nova voj’ T+J: Ĉu estas en la mondo Juna parolanto por mi, Por mi J: Panjo, pardonu min, Nun mi venas kun konfes’ Ke mi iros al kongres’ Panjo, ĝi ne estas sekt’ Ĝi nur okupas ĉiun tempon ajn Panjo, uuu, mi bedaŭras pro dolor' Sed baldaŭ iros for la karavano Per la trajn’, per la trajn’, al ekzotikaj landoj T: Kongreso, unua foj’, J: Mian studon finis ĵus Mia vivo estas fuŝ’ Novan amikaron ekhavos mi J: Ĉar hejme por mi restas nur neni’ T:Panjo, uuu, min atendas verda mond’ J: Mi ne revolas al normala vivo An: Mi vidas knabon, ĉu li eble ŝatos min? H: Belulin’, belulin’, mi ja povas vin flirti K+D: Kia bela paro, kisu kaj ekamu nun! An: Denaskulo, V: Denaskulo, An: Denaskulo, V: Denaskulo, An+V: Denaskuloj estas ni. H: Ĉu vere vi-I-I-I? V: Mi estas timema, ne kuraĝas diri An+H: Li estas timema, ne kuraĝas diri, kiun personon li ŝatas plej! Mi: IJK kaj UK, ĉie helpas mi L+P+As: Sufiĉas – ne! Ni volas pli de vi Mi: Lasu min L+P+As: Sufiĉas / ni volas pli de vi Mi: Lasu min L+P+As: Sufiĉas / ni volas pli de vi Mi: Lasu min L+P+As: Volas pli de vi Mi: Lasu min L+P+As: Ĉiam pli de vi Mi: Lasu min L+P+As: Pli de viiii Mi: Ne, ne, ne, ne, ne, ne, ne Ma+Sa: Ho estraranoj, estraranoj, Si+Ma+Sa: Donu helpon por kongres’ Ĥaoso regas kaj tempo mankas nun por ni – por ni – por ni Si: Ĉiam nova problemo devenas de vi Ĉiu solvo kaj plano dependas de mi Si+L: Ho, TEJO La kongreso de TEJO L: Rigardu vin mem Vi mem estas ĉefa problem’ Ĥ: Uuuuuu, ju-ne, ku-ne K: Tutan nokton festi Mi ne volas pli D: Dancu en diskejo Klaĉu en trinkejo K+D: Kun ni {{tag>kanto litero_e}}