====== Esperanto — la lingvo por Eŭropo ====== ^Auxtoro|Matthias BEHLERT| ^MIDI|{{:muziko:esperanto_la_lingvo_por_euxropo.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:esperanto_la_lingvo_por_europo.png}} Alproksimigxas en Euxropo la popoloj, unuafoje ja laux siaj propraj voloj, tamen komence de ekinta jxus jarmilo ankoraux mankas bona interkomprenilo. Sed ekkonsciu, homoj, vi kaj registaroj, ke tiu lingvo vivas jam de multaj jaroj kaj kredas jam nuntempe ecx milionopo, ke Esperanto estas lingvo por Euxropo. Se pli kaj pli da euxropanoj ekparolos en Esperanto, do neuxtralan lingvon volos, delonge tiu blovetanta nova vento blovegos baldaux tra la tuta kontinento. {{tag>kanto litero_e esperanto notoj midi}}