====== Esperanto ====== ^Teksto|[[jo petro danvy]]| ^Muziko|[[jxak le puil]]| ^Kantas|[[jxak le puil]]| ===== Teksto ===== Jen por kanzon' dolcxega son' Por cxi publik' cxar estetik' Valoras pli ol poezi'; Cxar en la pens', aux ecx en mens' De la beot' 'stas nura kod' La cxi jxargon', jen do kanzon'... >La cxi jxargon', >jen do kanzon'... >Esperanto... Cxu do la strof’ laux Zamenhof Ne indas por «Ho mia kor'»? Cxu sola glor' por la memor' 'stus la eldir', ne la inspir', Pli bona ol en Sol-re-sol? Pro la admon', jen do kanzon... >Pro la admon', >jen do kanzon'... >Esperanto... Ja auxdis mi, ke mia kri' Ne tauxgas nun por la tribun', Utilas ne por la «Ide'»! Por propagand' pri Esperant' Cxu do l’ artist' fusxoptimist' En nia rond'? Jen do kanzon'... >En nia rond? >Jen do kanzon... >Esperanto... «Strecxita kord'» 'stas nur en ord' En gxia far' cxe la gitar'; Ho Koloman', inertis man' Pro la izol' en cxi popol'! Cxu do la mir' nura sopir'? Cxu nura fon' la cxi kanzon? >Cxu nura fon' >la cxi kanzon'? >Esperanto... Jen skold-avert', en la dezert'; Ho auxskultant', ho komprenant', Elektu mem el la poem'. Konsciu vi, ke tia kri' 'stas ja incit' pro granda spit' Ke front' al dron' jen nur kanzon' >Ke front' al dron' >jen nur kanzon'. >Esperanto... {{tag>kanto litero_e kasedo}}