====== Esperanton lernas ni ====== ^Muziko|[[Ibsen Poulsen]]| ^Esperanta teksto|[[P. Th. Justesen]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== Esperanton lernas ni. Bela lingvo estas gxi. Ni gxin uzos en estont', korespondos kun la mond'. Nin komprenas samlandan', sed neniu indian'. Tial lernu lingvon cxi! Komprenilo estas gxi. Greko, turko kaj japan' kaj la rugxa indian', cxiu en la mond' naci', studu lingvon kiel ni! Tiam ni komprenos nin, cxiu viro kaj virin', cxu nigrulo, cxu flavul', cxu knabet' en Istanbul'. Pli stabila estos pac', malpli ofta mortminac', kiam lingvon havos ni por la mondkonversaci'. {{tag>kanto litero_e esperanto}}