====== Esperanto, tiu estu via nomo ====== ^Muziko|[[Roberto PIGRO]]| ^Esperanta teksto|[[Roberto PIGRO]]| ^Esperanta plenumo|[[Cristina CASELLA]]| ^Tipo|nova teksto| ^Originala plenumo|[[Cristina CASELLA]]| ^Originala teksto|[[Roberto PIGRO]]| Himno de KEU (Kipra Esperanto-Unio), libere utiligebla de kiu ajn. ===== Teksto ===== En urbo de Pollando junulo havis revon: per simpla lingvo tutmonda unuigi l' planedon. Cxar jam en tiu epoko estis hxaos', babelo; milito, morto regadis sen iu interkompreno... Kuracisto en la viv', li eldedicxis sin al sanig' de homar' ne sana. Antaux 128 jaroj li donis nin per rimedo al nia emo batala. Kiam naskigxis tiu pontolingvo, li pripensis enkore la jenon: **Esperanto, tiu estu via nomo, flugu, mi petas, tuj kunigu la mondon. Malproksimen, plej alten vi iru, Min ne plu atendu, min ne prizorgu...** Unuopa vocx' nenias, kiel ondo sur la maro. kiu gxin karesas sed jam ne plu estas. Ideoj tamen restas, estigas ies trezoron, se ja videblas ilia valoro... De jarcent' al jarcent' kaj en cxiu kontinent' oni lernis tiun ilon de paco... Gxin parolu vi mem se vi kredas, ke tiu nova sento estas Dia donaco... El la revo de juna viro jen aperis espero plej granda. **Esperanton bezonas la mondo por repacigxi, por iu nova pagxo, por forigi la vorton "malamo" el la vortaro de ajna homo de la ter' de ajna homo sur la ter' de ajna homo sur la ter'...** ===== Eksteraj ligoj ===== * [[http://photopeach.com/album/yj7r3o|]] * [[http://photopeach.com/album/yj7r3o]] {{tag>kanto litero_e zamenhof }}