====== Estas mi esperantisto ====== ^Muziko| [[wpeo>Veselin DAMJANOV]] | ^E-teksto| [[wpeo>Julio BAGHY]]| ^Kantas|Veselin DAMJANOV| ===== Teksto ===== Verda stelo sur la brusto Iom palas pro la rusto. Mi ne estas purigisto Estas mi esperantisto. Gramatikon mi ne konas Kaj gazetojn ne abonas. Librojn legu la verkisto, Estas mi esperantisto. Mi parolas kun rapido: "Bonan tagon, gxis revido" Gxi suficxas por ekzisto, Estas mi esperantisto. Por la venko mi esperas, Sed nenion mi oferas, Mi ne estas ja bankisto, Estas mi esperantisto. Se baraktas en la krizo La movado, organizo Helpas mi nur per rezisto, Estas mi esperantisto. Post la mort' cxe tombo mia Staros "rondo familia". Nekrologos jxurnalisto: "Estis li esperantisto". {{tag>kanto litero_e}}