====== Estas vi mia viv' (Sei la vita mia) ====== ^Muziko|[[L. PATRUNO - A. LEONE - C. NOTO]]| ^Esperanta teksto|[[Roberto PIGRO]]| ^Esperanta plenumo|[[Antonio BOSCO]]| ^Tipo|traduko / adapto| ^Originala plenumo|[[Mario ROSINI]]| ^Originala teksto|[[L. PATRUNO - L. RANA - G. GIORGILLI]]| ===== Teksto ===== Estas granda plezur' Kiam mi venas al vi, Atendante ke aperu l' maro Kiu daŭrigas nin disigi kaj En la aero sentas mi aferon Pri kiu povas diri mi nenion Estas fakte neniu vorto Por priskribi ĉi tiun amon mian Por vi ... ... kiu observas min nun Per rigardo nekredeble dolĉa Dum mi venas sidi ĉe via flank' Dum mia koro spertas emocion Grandan ene de mia tuta anim' Estas fakte neniu vorto Por priskribi ĉi tiun amon mian. >//Refreno// >Estas vi mia viv' >Estas vi mia viv' >Mi estas voĉo sena je parolo >Kiam forestas vi >Mi estas frukto for de l' propra arb' >Iu boato sen sia fiŝkaptisto >Estas fakte neniu vorto >Por priskribi ĉi tiun amon mian por vi. Tre malgajas la tag' De refoja elvetur' Temas pri doloro neeltenebla Kiu ne igas min priplori jam Cxar cetere veras, ke la amo Igas min lasi la animon tie Estas fakte neniu vorto Por priskribi ĉi tiun amon mian. >//Refreno// >Estas vi mia viv' >Estas vi mia viv' >Mi estus tero arida kaj sableca >Se forestus vi >Mi estus polvo en la vento, kiu >Simple flugas sen deziri ion. Estas fakte neniu vorto por priskribi ĉi tiun amon mian. >//Refreno// >Estas vi mia viv' >Estas vi mia viv' >Mi estus tero arida kaj sableca >Se forestus vi >Mi estus polvo en la vento, kiu >Simple flugas sen deziri ion. Jen klarigo plej preciza por priskribi ĉi tiun amon mian por vi. Jen klarigo plej preciza por priskribi ĉi tiun amon mian por vi. {{tag>kanto litero_E itala}}