====== Estis danc' sur la vojo ====== ^Esperanta teksto|[[G. O. KARLSSON]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Det var dans bort i vägen| ===== Teksto ===== Estís danc' sur la vojo sabate vespere kaj ludado, ridado plej gajmaniere, estis ho! estis hop! estis hej! Nils Utterman, gaja popolmuzikanto, kun tirharmonik', cxe la grandvojarando li sidis. Ho, du—de—li—dej! Estis Bolla, la brava vílagxa knabino. Belulino sxi estas, sed ne ricxulino, tamen plena de gaja humor'. Estis Kersti obstina, vaganta, malmilda, estis Finn-baka-Brita, Karinjo kaj Tilda kaj Maja, fiera en kor'. Estis Peter en Topsta kaj Gusten montano. Jen du knaboj kun viglo kaj forto en mano por eklevi knabinon al nub'! Estis Flaksraan sur Torpo kaj Niklas, kunulo, kaj rekruto Pistolo kaj Hög-valt-servulo kaj Karlo, la rugxvanga bub'. Kiel arde sin movis la danc'-kavalkado! Akridece aspektis la Rejlandsaltado, klakis botoj kun forto al sxton'. Kaj la baskoj, la antauxtuketoj flirtadis, kaj la jupoj svingigxis, harligoj flugadis dum tirharmonika reson'. Inter alnoj, betuloj, avelarbetaro estis flustra babilo kaj sxerc-murmuraro inter homoj, plenplenaj de gxoj'. Jen rigardu! Ja cxie amumo, ludado, sub densaj brancxetoj ja nur karesado; por amo nur estas la voj'. Super kampoj milnombra stelaro briladis, kaj la brilon argxenta surfac' reflektadis de la lago cxe l' verda arbar'. Venis bona odor' de la kamp-trifolio, kaj la fruktoj rezinaj de pino, abio parfumadis al tuta kampar'. Akompanis subite la vulpo kriante, kaj la gufo kriegis "u hu" timigante, sed neniun impresis la kri'. Kaj "u hu" nun resonis de Kapra monteto, kaj responde al luda-du-du-de-li-de-to venis du-de-li-du-de-li-di. {{tag>kanto litero_e sveda}}