====== Estro ====== ^Muziko|Igor WASILEWSKI ([[Eterne Rima]])| ^Esperanta teksto|Igor WASILEWSKI ([[Eterne Rima]])| ^Esperanta plenumo|Igor WASILEWSKI ([[Eterne Rima]])| ^Tipo|nova teksto| Vinilkosmo © 2012 ISRC: FR-3T0-12-00031 Teksto kaj muziko : Igor Wasilewski ===== Teksto ===== {{ youtube>qvDeTpxkOGk?medium}} //Refreno:// >estro de la klan', la reganta man' >Rima ĉiam kun fingro sur la ĉan' >ĉiutaga pan', puno por la ĉarlatan' >kaj kiu kun mi - por via san'! mi respondecas pri homoj, kiuj al mi apartenas ne nur la lojalec’, ankaŭ la lertec’ ĉiujn tenas ĉe mi, memoru mi estas justa kaj prava kaj ankoraŭ unu - terure monhava nepre devas esti ordo en mia organizo kiam venos krizo ne helpos analizo do ekagu ek! kaj ne perdu fek tempon dekfoje vi eraros, nur la pek’ estas tio ke vi fuŝon faros, mi staros tie kaj observos ĉion kion vi ne plenumis, sed mi ja pardonos tion tamen ne ludu tro tro kun pacienco mia se sintenado via estos fia, venos la alia tia estas regular’ de laboro nia mi ne pafos, sed ne kriu „mamma mia” ĉar eble vi ne estas la molul’, kvankam la fuŝul’ kie kojonoj, mafiul’? //Refreno// ĉapel’ sur la kap’ kaj en dekstra mano la cigar’ naive sonas eble, tamen regas ŝarko en la mar’ en tia kadro plej komforte mi ja fartas la kartel’ - la prioritat’, mi ĝin flegas, vartas homoj ĉirkaŭ mi scias pri profesiec’ de plej supra klas’ mi kontrolas kaj mi akras de la leda brakseĝ’ ordonojn donas, miaj homoj ŝakras de la urbo La Paz ĝis la barata Madras nomu nin gangsteroj, sed labor’ estas ja labor’ se mono mankas ho sinjor’ - en la kapo nur dolor’ do ĝis la lasta hor’ mi ne diros “iru for” por la klano agu kaj atendos vin trezor’ simple mondo tia, gravas bona organiz’ kaj la estro mi estas la //maestro// kaj vi la paf-orkestro tamen paca, espereble paca, se la afer’ ne iĝos kaca mi estas laca ===== Eksteraj ligoj ===== * https://www.deezer.com/en/track/65764628 - Kanto "Estro" ĉe Deezer * https://open.spotify.com/track/2KkXtcahmBYBqr4Lxwjunv - Kanto "Estro" ĉe Spotify * https://www.amazon.com/Estro-Explicit/dp/B00C86H93U/ - kanto "Estro" ĉe Amazon Music * https://music.apple.com/br/album/estro/626611200?i=626611204&l=en - kanto "Estro" ĉe Apple Music {{tag>kanto litero_e}}