====== Estu Ĉiam ====== //Kantas [[Persone]], muziko & teksto: [[Bertilo WENNERGREN]]// ===== Teksto ===== En mia kelo logxas viroj sen vizagx' Mi ilin vidas nur en la mallumo Sur la sxtuparo pasas homoj sen kuragx' Sen kuragx', sen kuragx' En koridoro jen spureto: vinbotel' Ili ne ordigis bone sian cxambron Mi povus tute bone esti unu el Unu el, unu el //Refreno:// >Estu cxiam cxe mi >Kara restu cxiam apud mi >Estu cxiam kun mi >Kara restu cxiam apud mi >Gxis la fin', gxis la fin' Tra la fenestro mi rigardas al la trajn' Vi povas esti en gxi, sed mi dubas Mi plu atendas, vi alvenos iam ajn Iam ajn, iam ajn Espero estas la vualo de la ver' Nuboj sen koloro kasxas Sunon Cxu estas krim' deziri iom da tener'? Da tener', da tener' //Refreno, 2-foje// {{tag>litero_e kanto}}