====== Eta estas mia domo ====== ^Auxtoro|Christian Jakob Wagenseil| ^E-teksto|[[wpeo>Ferdinand Pfeil]]| ^Origina titolo|Arm und klein ist meine Hütte| ===== Teksto ===== Eta estas mia domo, En gxi logxas harmoni', Kaj kontenta cxiu homo, Kies hejmo tie cxi. Amo logxas en la muroj, De l’felicxo bela kron'; Mi envias pro purpuroj Ecx ne regxojn sur la tron'. Kam min dorlotas kore Edzineto, sxi angxel', Kaj ni sxercas bonhumore: Jen parteto de l' cxiel’. En plezuro plej intima Luno nur rigardas nin. Ho felicxo, vi senlima! Bona Di', mi dankas vin! Dolcxa amomelodio Dum vespero ravis nin, Je l’unua sunradio Per kiset' sxi vekas min. Matenhor' valoras oron! Do, kun nova vivogxoj', Ni komencas la laboron Sur modesta nia voj’. Bele scias sxi rakonti Pri plej dolcxa tera bon’, Cxiu homo devus honti, Kiu zorgas nur pri mon’, Eta estas mia domo, En gxi logxas harmoni'. Kontentecon nur, vi homo, Pregxu de l' helpema Di'! {{tag>kanto litero_e germana}}