====== Eta, pura, klara font' ====== ^Muziko|[[Nomo FAMILINOMO]]| ^Esperanta teksto|[[P. Th. Justesen]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Lille Kilde klar og ren| ^Originala teksto|[[Marinus Berup]]| ===== Teksto ===== Eta, pura, klara font'! Babiletas via ond'. Saltetante kuras vi. Milde ridas vi al mi. Eta, fresxa riveret' ! — Jen! Ekbrilas ja fisxet'! — Kune kun dudek aux pli riveregon kreos vi. Riverego, sxipportul'! Vi farigxu radmovul'. Vi laboru por homar' rapidante al la mar', Granda mar'! Post longa voj' vidos vin la font' kun gxoj'. Eta fonto! Vi kaj mi, saman celon havas ni. {{tag>kanto litero_e dana}}