====== Eta sinjorino ====== ^Teksto|[[Urszula TUPAJKA]]| ===== Teksto ===== Eta sinjorino cxu vi ne memoras, iam mi hazarde vidis vin, en blanka cxapelo flore ornamita, sur bulvard' eskvana pasxis vi… Ho jes — en la memoro, revenas bildo via, ho sinjorino mia revenas gxi sencxese por nur turmenti min, kaj via busx' malgranda en sunradioj ardas kiam vi sendas kison kokete nur al mi. Eta sinjorino kial vi ne volis, en mia brakumo resti plu? Vian blankan manon vi de mi forsxovis, viajn vortojn kasxis riverbru'. Ho jes — en cxi momento, vi vokis malesperon, mallumon sur la teron, mi plu ne povis spiri pro granda kordolor', tri vortoj tre ordonaj gxis nun dolore sonas, kiam vi al mi diris: bubacxo iru for… {{tag>kanto litero_e esperanto}}