====== Eta ŝtormo nokta ====== //Kantas [[Team']], Anatalik/ Jursa - Ari// ===== Teksto ===== {{ youtube>eXvVcxiM8dQ}} Eta sxtormo nokta en malhela glas'. Okulcento neon-blinka * post via forlas'. Eta sxtormo nokta troas via mis'. Sur la lang' amaro lukta de sxirita kis'. Reflekt' de lumo, pusxo sur pedal', kaj sen sxi la viv' en fumo estas la real'. Eta sxtormo nokta ne muzika placx': en la busxo gusto plora senutila acx'. //Refreno:// >Eta sxtormo nokta / Jam kreskas la koler' >troas via mis'. / kure tra mallum'> >Sur la lang' amaro lukta / cxesos cxi ludo nokta >de sxirita kis'. / de via busxparfum'. Reflekt' de lumo ... En flam' mi respuros kaj retrovos vin. En flam' vi ne povos kuri for, knabin'. En flam' tute vanas kasxo: vin trovos la am'. Eta sxtormo nokta en malhela glas'. Okulcento neon-blinka * post via forlas'. >//Refreno// En flam' mi respuros kaj retrovos vin. En flam' vi ne povos kuri for, knabin'. En flam' via kasxejo tute vanas jam. En flam' en despero kreskas mia am'. >//Refreno// {{tag>litero_e kanto filmo e-sona_filmo}}