====== Eterna Komencanto ====== ^Esperanta teksto|[[Rocxjo|Rogier Huurman]] kaj [[Gunnar Fischer]]| ^Esperanta plenumo|[[La Vipoj]]| ^Tipo|adapto| ^Originala plenumo|[[John Lennon]]| Origina titolo de la kanto: "Imagine". Tiu ĉi kanto estis verkita en printempo 2015 kaj prezentita dum la IJK 2015. ===== Teksto ===== Imagu simplan lingvon sen malfacilaĵ’ Neniuj genroj Kaj nur unu kaz’ Eklernu Esperanton Lingvo de la pac’ Imagu renkontiĝon Vi tre ĝuos ĝin Ĉiuj homoj krom unu tuj komprenas vin Eterna komencanto Vi mirigas nin, u-u, u Vi jam lernas dek jarojn Sed nur povas saluti Malfermu ekzercaron Kaj ĉesu balbuti Imagu krokodilojn dum la tuta tag’ Turismo kaj elspezoj Ilia ĉefa ag’ Eterna komencanto Utila nur pro pag’, u-u, u Vi jam lernas dek jarojn Sed ne estas progreso Vi nur aĉetas poŝtkartojn En la monda kongreso {{tag>kanto litero_e}}