====== Eterna la neĝ' ====== ^Esperanta teksto|[[H. Christensen]] kaj [[H. E. Jensen]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Den evige Sne| ^Originala teksto|[[Johs. Jørgensen]]| ===== Teksto ===== Eterna la negx', eterna la negx'! jen super la vinverdaj montoj, super de l’ valoj plezur' kaj legx' kaj vantaj, pigmeaj rakontoj. Eterna la negx', eterna la negx', al kiu nur vane mi celas! Cedas neniam glacia la regx' kaj ne en la suno degelas. Eterna, ho negx', en brila sublim' jen super varmega la valo! Forton inspiru al mia anim' vi kvazaux vespera rosfalo. {{tag>kanto litero_e dana}}