====== Eternan Lumon (kun Tone) ====== ^Muziko|[[Falkoncetion]]| ^Esperanta teksto|[[Jonny M]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== {{ youtube>8J9jz9VpUsI|Muzikvideo}} Ni ne volas kverelan mondon Do bonvole aŭskultu tiun ĉi kanton! Kompreneble //Refreno:// >Ni ne volas kverelan mondon >Ni volas sunon en frostaj koroj >Kaj ni volas eternan lumon, >belan vivon, kaj bonan sonon Kaj do ni kantas Esperanton, influas la rondon Jonny M kaj bone sona Tone Muziko gravas por atingi la pacon kaj savi ĉiu estaĵo-spacon! Mia ideo similas al via taŭgas por ĉiu homo subtila Pro ĉiu kiu volas esti libera kaj ne kverelumadi en socio ebria >//Refreno// Estu mondo, mia kara, plena je ĝojo, pasio Kaj vivo poreterne konstanta poezio Per bona sono, eterna lumo Ĉio pleniĝu per dolĉa parfumo Nia kanto movu korojn potence, pove al libero Al feliĉo, sukceso, prospero Ni verŝu sur homojn radiojn favorajn Senton sinceran, muzikan, elkoran >//Refreno// Revo estas nur revo se oni sole deziras Pro tio vi kaj mi fervore ĉimomente aspiras Al pli bona mondo, plaĉa, supera Harmonia, admirinda, plezuriga, prospera Kaj kun eterna lumo, senfine brilanta ĉiam ĉarma, krome galanta, zorgu ke nia mondo ŝanĝiĝos kaj lasu ĉi tiun kanton esti sonanta >//Refreno// ===== Eksteraj ligoj ===== * http://www.jonny-m.org/ - Ligilo al lia retpaĝo * https://tubaro.aperu.net/v/ytb_8J9jz9VpUsI/ {{tag>kanto litero_e esperanto filmo}}