====== Eŭropa Himno ====== ^Muziko|Ludwig van Beethoven| ^Esperanta teksto|Umberto BROCCATELLI| ^Tipo|nova teksto| Proponata kiel la himno de EU. ===== Teksto ===== {{ youtube>NRv0asAIwDU }} . Kantu kune amikaro, ni la ĝojon festas nur, nek rivero nek montaro plu landlimoj estas nun. Ho Eŭropo, hejmo nia, tro daŭradis la divid'; nun brilegu belo via, ĉiu estas via id'. Via flago kunfratigas homojn post milita temp', via leĝo nun kunigas civitanojn en konsent'. De l' Malnova Kontinento, ĵus ekstaris la popol', gvidas ĝin tre nova sento kaj kuniga forta vol'. Sub la ŝildo de la juro, ni vivados en konkord', tio estas nia ĵuro: unu land' kaj unu sort'. Jen ekzemplo por la mondo, jen direkto, jen la voj': tuthomara granda rondo, en la paco, en la ĝoj'. ===== Poŝtelefone ===== * http://esperanto-tv.com/ujo/himno.amr ===== Eksteraj ligoj ===== * http://j.mp/euhimno - EU Himno en Youtube * http://www.europo.eu/eo/euhropa-himno - oficiala propono de EEU al EU (per "ICE" aprile 2012) * http://lingvo.org/euhimno - pagxo pri cxiuj versioj de la himno {{tag>esperanto litero_E kanto eŭropo himno}}