====== Faduo pri l' avareco ====== ^Muziko|[[Krysztof DALETSKI]]| ^Teksto|[[Krysztof DALETSKI]]| ^Tipo|nova teksto| Poemo en heksametro muzikigita laŭ stilo de portugala Faduo. ===== Teksto ===== La avereco antaŭe opiniiĝis mortpeko, Kaj estis malpermesite je procentegoj uzuri, Povis de faŭko infera esti savata riĉulo Nur se pro preĝ’ de povruloj graco al li donaciĝis. Aĥ, l’ avareco hodiaŭ konsideriĝas virteco, Kaj uzurulo atingas ĉiam potencajn orelojn, Rajtas riĉulo prirabi povrulojn sen iu skrupulo, Ĉar per la man’ de l’ merkato malbono ŝanĝiĝas al bono. Do la socia progreso miregon al ĉiuj donacis: Iras kamelo facile tra la kudrilan trueton. ===== Eksteraj ligoj ===== * [[https://www.cpdl.org/wiki/index.php/Fado_%22De_Avaritia%22_(Krysztof_Daletski)|Muziknotoj (CPDL)]] (inkluzive germana kaj angla traduko) {{youtube>gn4dpImTxSQ|Auxtora plenumado}} {{tag>kanto litero_f}}