====== Fajfu, Jen La Vivo ====== //Kantas [[Kajto]], teksto de [[Marcelo REDOULEZ]], muziko de [[Nanne KALMA]].// ===== Teksto ===== //(dedicxite al Simonne Bernard)// Fajfas la lokomotivo, helas gxia perspektivo, plej rapida sur la reloj, gxusta laux la hortabeloj. Fajfas mire la konduktoro pro tekniko de la motoro, amas li jam kun fascino tiun koron de la masxino. Fajfas vojagxantoj lauxde pro la komforto kaj aplauxde bonvenigas cxiuj homoj trajnon cxi en stacidomoj. //Refreno:// >Fajfu, fajfu, fajfu sur la vojo pro gajeco, dum malgxojo, >Fajfu, fajfu, fajfu sen motivo tiun kanton, jen la vivo! Tempo tro rapide pasas malnovigxo ruston lasas plioftigxas la riparoj sed cxu vere gravas knaroj? Vagonaro plu fieras, ecx se foje gxi suferas. Tion sentas masxinisto, kiu flegas kun persisto. Sed publiko nun plendadas. Kompanion gxi persvadas: "For cxi antikvajxon prenu! Ke gxi el fervojoj svenu!" >//Refreno// Fajfas la lokomotivo lastan fojon en aktivo. Estas gxi tro malmoderna gxia stato tre konsterna Fajfas triste la konduktoro, kiu longe en memoro tenos tiujn kunveturojn kiel grandajn vivplezurojn. Fajfas nun pri liaj sentoj, homoj kiuj sen atentoj jxetas cxion en forgeson salutante nur progreson. >//Refreno// {{tag>litero_f kanto}}