====== Fajrereto ====== ^Teksto kaj muziko|[[Mihxail Povorin]]| ===== Teksto ===== Denove de l' firmamento Stel' vagabonda preterfajris terenfale, Kaj blove la friska vento Susuris pro la misfatal' sentimentale, Cxar en animo mia plena de sopir' Pro la subito ne vortigxis la dezir', Sed nur auxdigxis cxagrenite la suspir': "Jam tutegale..." Amiko apudsidanta La manon metas sur la sxultron kaj konsolas: "Liriko ne gravas vanta, Necesas havi nur deziron, kiu solas Kaj kiu cxiam plene regas en la pens', Donacas forton kaj certecon al la mens', Pro kiu batas via kor' kun plenintens', La sango bolas!" //Refreno:// >Fajrereto, fajrereto, >Apudbrilu por anima varm', >Helpu kontraux vivostreto, >Efemera bagatelosvarm' >Kaj ardu pli pro mia milda blov', >Vin gardu firme tuta mia pov' >En vivdangxer', en korsufer' >Je l' nom' de amo reciproka kaj sincer'! Ol stelo tro ambicia, Prefere estu fajrereto en la manoj. Fidelo varmiga gxia Valoras pli ol stela frid', samideanoj. Do, mi deziras, ke por cxiu homanim' Trovigxu sola fajrereto por intim', Akorde sonu homaj koroj, kiel rim', Tra l' vivlontanoj! >//Refreno// ===== MIDI-dosiero ===== {{:fajrereto.mid|}} {{tag>kanto litero_f barda esperanto}}