====== Falĉis herbon sur kamparo ====== ^Muziko|slovaka popolkanto| ^E-teksto|[[wpeo>Ján Valašťan-Dolinský]]| ^Origina titolo|Žalo dievča, žalo trávu| ^MIDI|{{:muziko:falcxis_herbon_sur_kamparo.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:falcxis_herbon_sur_kamparo.png}} Falcxis herbon sur kamparo, ej, falcxis herbon sur kamparo knabinet' el Temesxvaro. Sxi falcxajxon levi volis, ej, sxi falcxajxon levi volis, helpi frauxlon alparolis: Frauxlo, frauxl' je flanko mala, ej, frauxlo, frauxl' je flanko mala, helpu al knabino pala. Helpu vin patrino via, ej, helpu vin patrino via, pro sxi vi ne estas mia. En lulilo vi kusxetis, ej, en lulilo vi kusxetis, al mi oni vin profetis. Anseretojn pasxtis vi ja, ej, anseretojn pasxtis vi ja, jam en kor' vi kreskis mia! {{tag>kanto litero_f kanto slovaka popola notoj midi}}