====== Falsa karto ====== ^E-teksto|[[wpeo>Vladimir Türk]]| ^MIDI|{{:muziko:falsa_karto.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:falsa_karto.png}} '' [[Dm]] [[C]]'' ''Da trajnoj kiom sonas tra l'ravino'' '' [[Dm]] [[C]]'' ''da homoj kiom portas ties kur''' '' [[Dm]] [[C]]'' ''nur mi kaj frat' kun pezo en animo'' '' [[Dm]] [[G]]'' ''atendas je la patra alvetur''' Falsa, patro, estis via karto kaj mava tiu, kiu gxin disdonis vi vane revis pri pli bona farto, atendas vin mi kaj frato Ne tristu, ke la granda sortruleto faltigis vin kaj igis homruin' ke ne sukcesis cxiuj viaj vetoj gxi por ni gravas ete, kredu nin Ne zorgu pri la trajnoj, patro kara vi hejme estas, cxiu konas vin la voj' neniam estos pli valora mi kaj la frato cxiam amas vin. {{tag>kanto litero_f notoj midi akordoj}}