====== Fama, greka saĝegulo ====== ^Muziko|[[E. Windeballe]]| ^Esperanta teksto|[[Oscar Bünemann]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== Fama, greka sagxegulo, „Kavaliro de l’ barelo”, kun animo sen makulo kaj kun virtoj de angxelo volis sercxi samvirtulojn ekster la barelinterno kaj direktis la okulojn cxiuloken per lanterno. Kun lanterno en la mano li esploris kaj vagadis gxis la bord' de l’ oceano. — Sensukcese li sercxadis. Cxar nenie li atingis, kion li ektrovi volis, la lanternon li estingis kaj denove sin izolis. Mi ne estas sagxa ulo. Mi ne logxas en barelo, Mi ne estas sen makulo. Mankas virtoj de angxelo. Sed mi gebonulojn trovas cxiuloke kun facilo. Sur la gxustan vojon movas min mirinde bona ilo. Gxia nomo: Esperanto. Gxia signo: Verda stelo. Dank' al tiu vojhelpanto mi ne estas en malhelo. Vane uzis Diogeno la lanternon filozofan, Mi profite kaj sen peno uzas lingvon Zamenhofan. {{tag>kanto litero_f esperanto}}