====== Fantomoj De La Pasintec' ====== //Kantas [[Persone]]// ===== Teksto ===== Anekdotoj de arbar' Pecoj de la prarepertuar' Jes, mi memoras Vivo fresxis por ni du Sed viaj pensoj ne tro fresxas plu Ili fiodoras Rakontu do por la centa foj' Pri grandaj planoj kaj la gxusta voj' Antauxjugxoj, ne aprec' Fantomoj de la pasintec' Ne sorcxas min la kavalkad' Mi konas vin tro bone, kamarad' Nun vi nomas min artist' Mia nomo staras en la list' Jes, jes mi auxdas Sxajnis interesa faz' Mi staras nun en akvo gxis la naz' Kaj mi ne aplauxdas Rakontu do por la centa foj' Pri grandkoruso kaj hoboj' Antauxjugxoj, ne aprec' Fantomoj de la pasintec' Ne sorcxas min la kavalkad' Mi konas vin tro bone, kamarad' Rakontu do por la centa foj' Pri grandaj planoj kaj la gxusta voj' Antauxjugxoj, ne aprec' Fantomoj de la pasintec' Ne sorcxas min la kavalkad' Mi konas vin tro bone, kamarad' {{tag>litero_f kanto}}