====== Feliĉa vagemul' ====== ^MIDI|{{:muziko:Felicxega_vagemul.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Felicxega_vagemul.png}} Amegas mi vagadi tra monteta region’, Mi marsxas kaj kantadas kun tornistro kaj baston’. //Refreno:// >Valderi, valdara, valdara, valdeha ha ha ha ha ha, Valdari, valdara, tornistro kaj baston’. Amegas mi vagadi cxe rivera bela lok’, Ho, kantu ni, gxojkantu ni, ripetas gxia vok'. //Refreno// >… … … ripetas gxia vok'. Do, svingas mi la manon al amikoj en kampar', Kaj merloj pepas apud mi en bela auxkupar’. //Refreno// >… … … en bela auxkupar’. Dum montvagad' en alta blu’ gxojigas min alauxd’, Per dolcxa kanto indas gxi je tuta bird-aplauxd’. //Refreno// >… … … je tuta bird-aplauxd’. Gxuegas mi kantadon pli dolcxplena ol miel', La Eternulo lasu min glorkanti sub cxiel’. //Refreno// >… … … glorkanti sub cxiel’. {{tag>kanto litero_f germana notoj midi akordoj}}