====== Fervojbileton mi aĉetos ====== ^Muziko|[[jxomart_kaj_natasxa|Ĵomart kaj Nataŝa]]| ^Esperanta teksto|[[jxomart_kaj_natasxa|Ĵomart kaj Nataŝa]]| ^Esperanta plenumo|[[jxomart_kaj_natasxa|Ĵomart kaj Nataŝa]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== {{ youtube>Y9JMpJ4vk6w}} ''[[Cm]] [[Dm]] [[Cm]]'' Fervojbileton mi aĉetos ''[[D7]] [[Gm]]'' Veturos serĉi vin '' [[Cm]]'' Gravajn aferojn mi forĵetos, ''[[F]] [[B]]'' Gravajn aferojn mi forĵetos '' [[Eb]] [[D7]] [[Gm]]'' Liberos fine, liberos fine Gitaron mi malnovan prenos Ne novan kantareton De revoj kaj esperoj plena, de revoj kaj esperoj plena Vojon impetos, vojon impetos Ĉiutagecon mi forgesos Forlasos landon ĝian Sed kio baldaŭ min atendos, sed kio baldaŭ min atendos Neniu scias, neniu scias Sub akompan' de trajnaj radoj Por vi komponos kantojn Mallaŭte sonos ili arde, mallaŭte sonos ili arde En nokta lando, en nokta lando Mia vojaĝo estos longa De l' vojo mi laciĝos Revenos hejmen mi volonte, revenos hejmen mi volonte Kaj trankviliĝos, kaj trankviliĝos Ĝis la somer', somer' estonta Kaj trankviliĝos, kaj trankviliĝos Ĝis la somer' Somer' estonta… ===== Eksteraj ligoj ===== * https://www.deezer.com/br/track/65764897 - Kanto "Fervojbileton mi aĉetos" ĉe Deezer {{tag>kanto litero_f akordoj}}