====== Festeno ====== //Muziko de Kimo (Kim J: HENRIKSEN), teksto de W. Auld// //Kantas [[Esperanto Desperado]]// ===== Teksto ===== Babilo, klacxoj kaj kokteloj. Klukado de kutime seriozaj patrinoj nun pozantaj kaj nervozaj. Flirtemaj edzoj. Bagateloj. Gestoj patosaj. Cigaredoj, cigaredingoj, tintoj braceletaj. Gauxfo. Kontraktoj. Sxercoj malcxastetaj. Surbrakaj kvazauxfrataj knedoj. Kaj morgaux spleno kaj riprocxoj, la tigra rondo de komercaj luktoj, anima grizo, langoj raspaj, ruktoj, pafado de enu-kartocxoj, kaj kunekzisto senpripensa, la televido kaj denove spleno. Morgaux. Sed cxi-vespere la festeno, kokteloj, iluzio sensa. {{tag>litero_f kanto}}