====== Festtabla Kanto ====== //La auxtoro - Julij Kim (tr), kantas V.Denisov// ===== Teksto ===== Bonvolu preni glasojn, Kristalajn pokaletojn, Kaj ilin tuj plenigu Per hela vina sun'. >Signalon mian kaptu vi, >Je san' de cxiu cxarmulin', >Sinjoroj, trinku vi gxis fund'! Forjxetu babiladon Kaj flamajn disputegojn. Ju pli vi forte pensas, Des pli faltigxas frunt'. >Ankoraux do enversxu vi, >Je amikaro tostu ni'. >Sinjoroj, trinku vi gxis fund'. Jen sur antikva turo Horlogxo nokta batis. Ne baldaux matenigxas, Kaj malaperis Lun'. >Ja cxio pasos, kiel fum'. >Amiko, kredu - estos Sun'! >Je tio, trinku vi gxis fund'. Forpelu nigrajn pensojn, Do for animojn acxajn! Viv' mem - kaliko vina - Sxaumigxas pro abund'. >Trinkajx' severa estas gxi, >Faligu ofte kiu nin. >Sed tamen, trinku vi gxis fund'. >Sinjoroj, trinku vi gxis fund'! {{tag>litero_f kanto}}