====== Fidela amo ====== ^Muziko|turingia popolkanto| ^Esperanta teksto|[[wpeo>Ludwig Emil Meier]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Ach, wie ist's möglieh dann| ===== Teksto ===== Kiel ebligxus do, Ke mi vin lasos, ho! Kore mi amas vin, Ja, kredu min! Mian animon cxi Tute okupas vi, Ami alian ajn Ne povas mi! Jen, la malgranda flor' Restu cxe via kor', Emblem' gxi de fidel', Blua laux cxiel'! Se floro kaj esper' Ecx mortos sur la ter', L' amo en mia kor' Ne flugos for! Se estus birdo mi, Estus mi tuj cxe vi, Mi, spite la vultur', Vin celus nur! Ekpaf' se trafus min, Falus mi antaux vin, Konsole mortus mi: Se ploras vi! {{tag>kanto litero_f germana}}