====== Fil' ====== ^Teksto|[[Rogxer BORGXES]] kaj [[Jimes MILANEZ]]| ^Muziko|[[Supernova]]| ===== Teksto ===== Kiam beb' li perdis patron pro forgesinda veturila akcident' Sed dum tempo velke pasis la viv' petolis, sorto ŝvebis sen prudent' kiam paĉj' li perdis bebon nun ja ne restis plu tunelofina bril' ĉar la astroj jam verdiktis ke lin mankos poreterne fil', jes fil', jes... ĉu mi plu eltenu ĝin sen ribel'? Mian vivon sub sufera sigel' Avo, patro, filo, mankas cel' ĝis revido eble en la ĉiel'... Iam li pri viv' akceptos ke arbitro ofte blinde regas nin se el kaĝ' anim' liberos ĝi ne tial kolerrajdu al destin' Iam vivo lin kompatu kaj novan vojon montru per sugesta bril' ne malfrue li konkludu ke tre amus lin adopta fil' {{tag>kanto litero_f roko esperanto}}