====== Filineto ====== //Kantas [[Jxomart kaj Natasxa]], vortoj kaj muziko de [[Jxomart kaj Natasxa|Jxomart AMZEEV]]// ===== Teksto ===== {{ youtube>oYspmz5xZ1U}} Aperis vi kiel suneto en mia vivo De iu venis vi planedo kun beba lingvo Kaj mi auskuxltas cxiun tagon vian rakonton Pri longaj jaroj da vagado en granda kosmo. Vi sentis vin solece tie sed vi ne gxemis Kaj longa estis vojo via al via hejmo Sed ni felicxe renkontigxis animo mia Nenio povas nin disigxi mi certe scias. Vi dormas mia eta stelo sur manoj miaj Vi estas nekredeble bela mia filino Jan vi ridetis en la dormo, vi eble vidas Ke iu bona eta gnomo apude sidas. Mi lasas vin kun via songxo kaj fermas pordon Vin granda kaj felicxa mondo atendas morgaux Kaj vi forgesos pri soleco mia angxelo Ja longan vivon vi komencas sub la cxielo. Vi kiel cxarma mirakleto en mia hejmo {{tag>litero_f kanto filmo}}