====== Filo ====== ^Teksto|Die Ärzte| ^Muziko|Die Ärzte| ^E-teksto|[[Stefo]]| ^Kantas|[[Stefo]]| Originalo: "Junge" (germana) ===== Teksto ===== {{ youtube>UiH44RVz6H4}} (karaokeo preciza) Filo, kial ci nenion lernis? Ekzemple Diĉjo, li eĉ havas propran aŭton Oĉjo Verno en la riparejo cin eble eĉ fikse dungos, se ci simple lin petos, Filo Ci ja denove aspektaĉas kun truita pantalono kaj daŭre tia bru' Ĉu la najbaroj klaĉu? Krome ciaj haroj, al mi mankas la parolo: ĉio ruĝ' kaj blu' Ĉu la najbaroj klaĉu? Ĉiam ci malestas, ni komencas malesperi Filo, la kor' de Panjo ne rompiĝu Ankoraŭ restas temp' por cia enmatrikuliĝo Ja bestoj ĉiam plaĉis cin aŭ ĉu jam logas cin ne plu cia propra pacientejo, Filo? Ci ja denove aspektaĉas kun truitaj buŝ' kaj nazo kaj daŭre tia bru' Ĉu la najbaroj klaĉu? Amplifikgitaroj, senĉese tiaj tekstoj ĝenantaj ĝis malfru' Ĉu la najbaroj klaĉu? Ĉiam ci malestas, ho malbonetiketuloj, ci senherediĝu Ĉu l' impostistoj klaĉu? Fine ĉiu veos, pri ci ni daŭre zorgas Ci estis tiel dolĉa knab', ci estis tiel dolĉa knab', ci estis tiel dolĉa knab', de tia dolĉ' Kaj ciaj geamikoj, vi ja certe drogumadas, kaj daŭre tia bru' Ĉu la najbaroj klaĉu? Gravas la familio kaj via estonto, ĉu ni ne vivu plu? {{tag>kanto litero_f germana filmo e-sona_filmo}}