====== Finĝan' ====== ^Esperanta teksto|[[wpeo>Josef Kohen-Cedek]]| ^Tipo|traduko| ^Origina teksto|[[Haim Hefer]]| ===== Teksto ===== Blovetas facila la vent' Brulknaras lignar' de tacxment' La flamoj en fajra kankan' Levigxas kun fum-timian'; Kantante mi sidas, La kafon dividas: Rondiru, rondiru fingxan'(*)! Al karb' jxetu mi kun aklam' Brancxaron - la nutron de flam', Gxi brulu kun klaka rikan' - Al nia kantad' - akompan'; La flamo jen fumas, Brancxetojn konsumas, Rondiru, rondiru fingxan'! Jen bolas en lada karaf' Trinkajxo de regxoj, - la kaf'; Aldonas al gxi kapitan', Sukeron kun akv' el Jordan'; Kelkfoje gxi bolu, Ni kantu, petolu, Rondiru, rondiru fingxan' ! Trifoje jam sxauxmis la kaf' En pret' de elversx', kiel laf'; Levigxu tasetoj je san' De cxiu bravul-partizan'! La kafo vaporas, Bonguste odoras, Rondiru, rondiru fingxan'! Po iom, kafguton post gut' Ni trinkas el tasoj per glut', Kaj jen fanfaronas rotan' Pri sia milita roman': Pri luktoj, konkero (Jxurante pri l' vero…) Rondiru, rondiru fingxan'! Omagxas ni dum la trinkad' La falon de rot-kamarad', Dum marsxo de la karavan' Faligis lin paf-uragan'… Kun larm' en okuloj Funebras bravuloj… Rondiru, rondiru fingxan'! Forpasas la jaroj post jar', Riveroj plu fluas al mar'... Neniam komprenos fremdul' Korpremon de nia bravul'! Do kantu kun sento La tuta tacxmento: Rondiru, rondiru fingxan'! *) "Fingxano" estas konusforma krucxeto por kuiro de kafo, kutime uzata en Mezoriento. {{tag>kanto litero_f hebrea tradukita}}