====== Finiĝas la amo ====== ^Muziko|Osvaldo Rodríguez| ^Esperanta teksto|[[Héctor Jiménez]]| ^Esperanta plenumo|[[Héctor Jiménez]]| ^Tipo|traduko | ^Originala titolo| El amor se acaba | ^Originala plenumo|Osvaldo Rodríguez| ^Originala teksto|Osvaldo Rodríguez| ===== Teksto ===== ĉar l' animo malpleniĝas kvazaŭ akvumilo en nubo finiĝas la amo, ĉar la karesoj tre milde ombre glitas, bedaŭrinde finiĝas la amo. Ĉar la sento estas fumo kaj la vorto estas cindro finiĝas la amo, ĉar sinofere la koro iam rompiĝas pro doloro finiĝas la amo. Ĉar kio estis bendoj blankaj fariĝas fortaj katenoj finiĝas la amo, ĉar estiĝas tro rutina ĉia kareso eĉ la plej dia finiĝas la amo. Ĉar ni estas kiel rivero, kiun trakuras tre a l’ akvo finiĝas la amo, ĉar mortiĝas la deziroj pro la karno, pro la kisoj finiĝas la amo. ĉar la tempo havas fendojn ĉar fendojn havas l’animo ĉar nenio estas por ĉiam eĉ beleco nin lacigas, finiĝas la amo. {{tag>kanto litero_f traduko}}