====== Firmao Onidir ====== //Auxtoras A. SUHXANOV, e-traduko de [[Jefim ZAJDMAN]]// ===== Teksto ===== Estas sperta mi agento de firmao "Onidir'", Kiu estas por kliento monda, por afera vir'. Viaj sxercoj, viaj ritoj, cxiu via vortdezir' Estis zorge konservitaj iam dank'al "Onidir'". Ne brokantas kaj ne giras kaj ne flikas ion ajn. Iu ie ion diras - por stranguloj estas gajn'. La stranguloj en l'firmao estas nepra personar', Ege gravas vorton pravan tuj ripeti sen erar'. Sur varmega mara plagxo, en palaco aux kaban' Iu diras ion sagxan - por stranguloj estas pan'. La stranguloj en l'firmao estas nepra personar', Ege gravas vorton pravan tuj ripeti sen erar'. De l'kupleto al kupleto en la kapo jam nebul'. Mutas vi, do mi ripetas - cxu ne estas vi strangul'? {{tag>litero_f kanto}}