====== Flagkanto ====== ^Muziko|Melodio de: Ja, vi elsker| ^Teksto|H. P. Nielsen| ===== Teksto ===== Nia rugxa sangstandardo, Venke flirtu vi Meze en batala ardo Alte super ni. En cxi tiuj nigraj tagoj Tuj rektigxas nuk' /: Cxe memoro pri la agoj Sub la rugxa tuk. :/ Nigra diktatora hordo Cxie levas sin, Sed ni kontraux cxi-malordo Jam preparis nin. Liberecon ni defendas Per parol' kaj ag', /: Batalpretaj ni atendas Sub la rugxa flag'. :/ Ni ne lasas nin haltigi De la nigra hord', Idealojn nin kunligi Devas gxis la mort'. Malamikoj sin fortiras Time en forflug', /: Kiam ni antauxeniras Sub la rugxa tuk'.:/ {{tag>kanto litero_f dana laborista}}