====== Flandra, kara land’ ====== ^Teksto|Frans LIEKENS| ^Muziko|Jan BROECKX| ^E-teksto|[[Juul KARNAS]]| ===== Teksto ===== Pri kio kantas alta tur’ Kun ora vivokron’? Pri humiligo kaj terur’ En Flandra region’! Flandrujo, kara nia land’, Triumfa igxu via kant’! Pri kio kantas Skeldriver’ Fluanta tra la land’, En kiu brilas la prosper’ Samkiel diamant’? Gxi krias: Flandro, gardu vi Pri prefero lingvo kaj naci’! Ondantu do kant’ de river’, Sonadu tura kant’, Konscion versxu pri fier’ En koron de l’auxdant’! Pretigu lin por la batal’ Por flandraj rajt’ kaj ideal’! //Rekantaĵo:// >Flandra, kara land’, Estu for la bant’, Flandrujo… Flandra, kara land’, Estu for la bant’, Flandroland’! {{tag>kanto litero_f flandra}}