====== Flandroland’ ====== ^Teksto|Willem GISSELS| ^Muziko|Renaat VEREMANS| ^E-teksto|[[Martha VERVLOET]]| ===== Teksto ===== Herbejoj similaj al maroj, Verdantaj rivera cxe flu’; Jen pacaj vilagxoj, jen urboj kun turoj de bela konstru’; Fruktdonaj kamparoj, arbaroj, Erikebenajxoj sen lim’! Belecon cxi tiun mi gardi Deziras kun gxoj’ en l’anim’! El bildoj, pentrajxoj kaj kantoj, El cxio de arta valor’, Profunde sentita vi brilas, Per sorcx’ cxirkauxita kaj glor’! Spegulas vi l’emon de l’viaj, Retrovas en ili vin vi; Am’ mia ne malpligrandigxos, Mi amos vin ja pli kaj pli. //Rekantajxo:// >Por Flandroland’, Flandroland’, Tremu kor’ mia kun arda plezur’; Land’ mia ja estas la lando De l’ vasta, pacema natur’! {{tag>kanto litero_f flandra}}