====== Floraro ====== ^Muziko|Taki-Rentaro| ^Teksto|Takesima-Mataziro| ^E-teksto|[[wpeo>Teramoto Yosio]]| ^MIDI|{{:muziko:Floraro.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Floraro.png}} Floras nun river' Sumid' kun printempa rid'. Bark' kaj bark' remiras plu sur la bela flu'. Gutoj jen for de l'remil' disfalas en bril'. Kion ja komparu ni kun pejzagxo cxi? Vidu jen cxeriz-florar' kun roz-juvelar', diras kun ridet' al vi en maten-radi'. Turnu vin al verdsalik' per brancxa manik', vokas gxi kun kompliment' en vespera vent'. Flora rugx', folia verd' bildas sur river'. Lumas kun vualo lun' kaj krepuske sun', indas cxi vespera hor' grandkvanton da or'. Kion ja komparu ni kun pejzagxo cxi? {{tag>kanto litero_f kanto japana notoj midi}}