====== Floras la opulo ====== ^Teksto|Mihxail Isakovskij| ^Muziko|Isaak Dunaevskij| ^E-teksto|[[Lusi RIMON]]| Konata rusa kanto "Ой цветёт калина" el filmo "Кубанские казаки" (Kubanaj kazakoj) ===== Teksto ===== Floras la opulo Cxe l'kampara roj', Ravis min vakulo Pro la juna gxoj'. Vagas sub la suno, Vivas li sen sci', Ke knabino juna Pensas nur pri li. La florar' opula Falas sur la kort', Amo senskrupula Kreskas sen la vort'. Koro junulina Flagras pli kaj pli, Kiel do aludi Pri la am-pasi'? Iras mi sen rajti Diri pri la tem', Kara mia bona, Vi konjektu mem! ===== Eksteraj ligoj ===== * http://poetrus.by.ru/36/36.htm pri M. Isakovskij, liaj versoj (ruse) * http://www.pravdasevera.ru/?id=1049240044 - pri apero de la kanto kaj filmo (ruse) * [[http://ru.wikipedia.org/wiki/%D0%9A%D1%83%D0%B1%D0%B0%D0%BD%D1%81%D0%BA%D0%B8%D0%B5_%D0%BA%D0%B0%D0%B7%D0%B0%D0%BA%D0%B8_%28%D1%84%D0%B8%D0%BB%D1%8C%D0%BC%29|pri la filmo]] (ruse) * [[imdb>Kubanskie kazaki]] * [[wp>Isaak_Dunayevsky]] * [[wp>Mikhail Isakovsky]] {{tag>kanto litero_f rusa}}