====== Florvendistino ====== ^Teksto\\ Muziko|[[Mihxail Povorin]]| ===== Teksto ===== Cxu suno jubilas aux pluv' maltrankvilas, Sxi gastame malfermas cxiutage la pordon de l' vendej'. Jen rozoj aromaj, florpotoj pordomaj, Suficxas oro en cxi trezorej'. //Refreno:// >Vendistino-cxarmulin', >Kontraux teda vivrutin', >Al ni donacu azilon sen lac'. >Cxu en tiu krudreal' >Ni anstataux arma sxtal' >Prefere uzas bukedojn de l' pac'? En tago solena kun vazo florplena Resalutos sxi min kaj afable ridetos kun favor'. Al vi dum festene donacos kun beno Mi kvin diantojn por bona memor'. //Refreno// La viv' ne eternas: nin cxiujn ekstermas Nia vanta kurado kaj amaraj ofendoj sen forges'. "Bonvenon, sinjoroj! Po kiom da floroj?" Verdikte sonos respondo: "Po ses"... //Refreno// (2-foje) {{tag>kanto litero_f barda esperanto}}