====== Fluas akvo, fluas ====== ^Muziko|slovaka popolkanto| ^E-teksto|[[wpeo>Jan Filip]] kaj [[wpeo>Karel Filip]]| ^Origina titolo|Teče voda teče pod Velecký majer| ^MIDI|{{:muziko:fluas_akvo_fluas.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:fluas_akvofluas.png}} Fluas akvo, fluas laux vilagxo nia, /: kial vi min lasis, ho, amato mia? :/ Mi vin jam forlasis — scias vi, pro kio, /: kiu al vi venas nur kun kalumnio? :/ Nur kun kalumnio kaj kun entrudemo. /: Kiom mi ploradis, kolombin', kun gxemo! :/ Ho, karul', revenu al mi de rivero, /: vi sxlosilon havas — de mia libero. :/ Pli frue la sxtono akva sxangxon prenos, /: antaux ol libero — al mi, ahx, revenos. :/ Jam la sxton' en akvo — removigxas vere, /: sed libero mia — mortis senespere. :/ {{tag>kanto litero_f cxehxa popola notoj midi}}