====== Fluas akvo kontraŭ akvo ====== ^Muziko|cxehxa popolkanto| ^Origina titolo|Teče voda proti vodě| ^E-teksto|[[wpeo>Jan Filip]] kaj [[wpeo>Karel Filip]]| ^MIDI|{{:muziko:fluas_akvo_kontraux_akvo.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:fluas_akvo_kontraux_akvo.png}} Fluas akvo kontraux akvo, vent’ ondaron faras, /:knabineto bluokula cxe fenestro staras.:/ Vi ne staru cxe fenestro, venu jen alvoje, /:se vi al mi kison donos, kisos mi sepfoje.:/ Anstataux nur kison al vi kisojn cent mi donos, /:tiel mian amon al vi cxiuj homoj konos.:/ {{tag>kanto litero_f kanto slovaka popola notoj midi akordoj}}