====== Flugis por ni kanto ====== ^Teksto|Štefan KRČMÉRY| ^Muziko|slovaka popolkanto| ^Origina titolo|Mali sme my vtáka| ^E-teksto|[[wpeo>Joachim GIESSNER]]| ===== Teksto ===== Flugis por ni birdo, flugis por la glor’, flugis por la libereco, fine estis plor’. Fine estis plor’, kaj terura ŝok’; flugis por la libereco, mortis li sur rok’. Mortis li sur rok’ kun rompita al’. Nun burĝonas libereco el la ter’ post fal’. Kie tombo via estu en fidel’? Ja sur roko alte kruta mia ĉi kastel’. {{tag>litero_f kanto popola slovaka}}